La 15an de decembro 1996 estis refondita Esperanto-grupo en la urbo Kijlo (germane Kiel), kiu malaperis fine de la 70-aj jaroj. La nova grupo nomiĝas Kijla Esperanto-Klubo. Christian Darbellay kaj Sabine Hauge iniciatis la refondon de la grupo, kiu unue estis fondita en 1902. Tiel en septembro 1997 ili povis festi ĝian naudekkvinan datrevenon.
La renkontiĝoj okazas ĉiumonate la 3-an dimanĉon ekde la 14.30 h. en la loĝejo de Christian : Esperanto-Kiel, Kaiserstr. 39, D-24143 Kiel, Fono/Fakso: 0431/ 73 77 88, resp. el eksterlando: +49 431 73 77 88. En Kijlo gastoj etas ĉiam bonvenaj, ne nur dum la renkontiĝoj, sed ankau por tranokti dum kelkaj tagoj.
Tie troviĝas ankau la Esperanto-Biblioteko de Kijlo. Stato 1998.09.01: 1301 libroj kaj ĉ. 4m da revuoj.
al ĉiuj Esperanto-amikoj kaj
Esperanto-organizaĵoj
ĉirkau la Balta Maro
De la 1a ĝis 4a de majo 1997 kunvenis en la malnova Hansa urbo Stralsundo, Esperanto-amikoj el Germanio, Skandinavio, Pollando kaj aliaj landoj. La kunveno nomiĝas Hansa Esperanto-Tago por manifesti jenan ideon:
Ni intencas kunligi la historian ideon de 500-jara paca kunlaboro kun la aktuala evoluo de la Europa Unio, kiu post ĵusa pligrandiĝo norden, dum la venontaj jaroj disvastiĝ os orienten. El tiu situacio leviĝas la demando, per kiu lingvo prefere komuniku la homoj el tiuj landoj kaj nacioj, kiuj ĉirkauas la Baltan Maron. Momente uziĝas jenaj shtataj lingvoj: dana, estona, finna, germana, islanda, latva, litova, norvega, pola, rusa, sveda, kaj aliaj etnolingvoj.
Kvankam la Hanso inkluzivis la landojn de la Norda kaj Balta Maroj, ni koncentriĝas sur la landoj ĉirkau la Balta Maro (inkluzive de Norvegio kaj Islando).
estis elektita memore al la ĉefa kunveno de la Hanso
(germane Hansetag), kiu estis ankau ĝia supera instanco en kazo
de konfliko inter la partneroj. La Hanso metis la fundamenton de libera memregado
kaj altnivela kulturo, kiuj ebligis longdaurajn stabilajn kaj sukcesplenajn
rilatojn.
*) Tago en la senco de kunveno ni retrovas en la esprimo tagordo.
naskiĝinta en Kijlo en 1995, estis forumo de la ekzistantaj Landaj Asocioj kaj regionaj organizaĵoj ĉirkau la Balta Maro por ebligi kunordigadon de la aktivecoj.
Unua pasho estis diskutrondoj dum la UK95 en Tampereo kaj UK96 en Prago. Dua pasho estis la organizo de la Unua Hansa Esperanto-Tago en Ratzeburg/Germanio en 1996, kiu renkontis bonan ehhon kun 86 plentempaj partoprenantoj kaj jarkunveno de la Dana Esperanto-Asocio organizita kadre de la aranĝo.
ĝenerale ni planas organizon de Hansa Esperanto-Tago ĉiujare en alia lando, prefere alterne en okcidento kaj oriento, kaj aldone diskutrondon pri la Hansa Esperanto-Ideo dum la UK-oj. Bone ni povus ankau uzi la jam ekzistantajn Eo-aranĝojn ĉirkau la Balta Maro, kiuj tre sukcese okazadas en la plej diversaj landoj.
ĉefa trajto de la Hansa Esperanto-Tago estu prezento de la koncernaj tradicio, historio kaj kulturo de la organizanta lando.
Ni, la Eo-amikoj kaj niaj organizaĵoj, ĉiam denove insiste atentigu la respondecajn instancojn pri la problemo de lingva interkompreniĝo. Unu fundamenta decido de Europa Unio estas la egalrajteco de lingvoj kaj kulturoj, do kiel plenumi tiun postulon? ĝis nun ili nenion faris pri tiu temo, sed tute kontraue, ili sugestas ke ĉio jam solviĝis per altrudo de (kripla formo de) la lingvo de la nun sole restanta grandpotenco Usono.
Vera amikeco inter homoj evoluas nur surbaze de fundamento de libervola sennombra individua interrilatado de personoj, kluboj, urboj, regionoj, ktp. Europa Unio ne estos unu lando kun centralisma registaro en kiu dronos la nacioj, lingvoj kaj kulturoj, sed aro de regionoj, almenau sur la kultura kampo. Per la Hansa Esperanto-Ideo ni celas plekti, densigi kaj kultivi amikajn rilatojn inter la landoj de Europa Unio, ĝiaj estontaj kandidatoj kaj principe ĉiuj landoj ĉirkau la Balta Maro.
Ni alvokas
ĉiujn personojn, grupojn, landajn kaj fakajn organizaĵojn de la Esperanto-movado en la ĉebalta regiono stabiligi kaj daurigi la Hansajn Esperanto-Tagojn.
Ni petas, ke vi informadu pri tiu ĉi ideo en viaj kluboj, rondoj, revuoj, landaj asocioj, kaj sendu al ni viajn opiniojn, proponojn kaj kritikojn!
Nia temo estas la egalrajteco en la internacia kunlaboro. La Eo-movado devas aktive partopreni kaj sekvi la evoluadon en la mondo kaj precipe en nia konkreta norda regiono. ĝuste tion la politikistoj sub premo de grandpotencoj konstante ignoras.
Kontaktadresoj pri la Hansa Esperanto-Ideo:
Werner Pfennig,
Uns Hüsung 29/1104,
DE - 17043 Neubrandenburg
Telefono: (+49-/0- 395) 422 13 98
Christian Darbellay, Esperanto-Kiel,
Kaiserstr. 39, DE - 24143 Kiel
Fono/fakso: (+49-/0- 431) 73 77 88
| Baltmara kunlaboro konsistu ekzemple
el:
|
1902 -Esperanto en Kijlo centjara- 2002