Aus der Geschichte des Esperanto in Hamburg
Gründungssitzung
Am 19. Mai 1904 wurde die Esperantista Grupo Hamburg
- Altona (die Großstadt Altona gehörte zu Preußen, nicht
zu Hamburg) gegründet. Nach Gründung weiterer Vereine wurde der
Verein am 9. Oktober 1908 umbenannt in Unua Esperantista Grupo de
Hamburgo-Altona.
Felix Epstein schrieb in 1974 die folgende Rückschau
(gekürzt):
... Es war der 19. Mai 1904, als eine wenige an der Frage
der Internationalen Sprache Interessierte zusammenkamen, um zu diskutieren
und für diese Idee Propaganda zu machen, unter ihnen befand sich der
Arzt Dr. Eduard Mybs, früher Befürworter des Volapük, der
wie viele andere, nach Erscheinen des Esperanto, zu diesem neuen System
übergegangen waren. Dank seiner sprachlichen Fachkenntnisse und seiner
sehr sympathischen Ausstrahlung gelang es ihm leicht, sofort einen Verein
zu gründen, dessen Vorsitzender er wurde. Schon bald begann umfangreiche
Korrespondenz mit Gleichgesonnenen in anderen Ländern, natürlich
auch mit Dr. Zamenhof, und als er in 1905 am 1. Internationalen Kongress
in Boulogne teilnahm, war sein Name schon sehr bekannt. Dort waren auch einige
andere Esperantisten aus Deutschland zugegen, die dort die Gründung
des Deutschen Esperanto-Bundes vorbereitet, der in 1906 in Braunschweig
eingeweiht wurde. Im selben Jahr fand der 2. Internationale Kongress
in Genf statt, über den Dr. Mybs in einer lokalen Hamburger Zeitung
berichtete. Dieser Artikel ermunterte mich, sofort Esperanto zu lernen. Der
Franzose René Ladevèze, wohnhaft in Hamburg, und ich wurden
bald Sekretäre von Dr. Mybs, der als Vizepräsident der Akademie,
Präsident des D.E.B. und der Hamburger Gruppe sehr mit Arbeit belastet
war. Außer seinen fast jeden Sonntag stattfindenden Propagandareden
in nachbarschaftlichen Orten führte er Kurse und veröffentlichte
viele Artikel. In 1908 war er an der Vorbereitung des 4. Internationalen
Kongresses in Dresden beteiligt und stand diesem vor.
Kongress 1931
Zu Ostern des Jahres 1931 fand der Deutsche
Esperanto-Kongress in Hamburg statt. Er war ein
Jubiläumskongress, denn der DEB feierte sein 25jähriges Bestehen.
Oscar Bünemann, Felix Epstein, Hans Schütt und viele andere
organisierten diesen Kongress in einer Zeit ökonomischer Krise,
die jegliche Entwicklung in aller kultureller Bewegung hemmte. Von 30.877
organisieren Esperantisten im Jahre 1928 blieben in 1930 die bedenklich niedrige
Zahl von 6.258 Mitliedern im DEB und FEB. Es gelang den Hamburger
Esperantisten trotz der Schwierigkeiten, das städtische Verkehrszentrum
dazu zu bringen, einen aufwändigen Stadtprospekt mit guten Fotos herauszubringen
(vermutlich anläßlich des Deutschen Esperanto-Kongresses).
Verfolgung
Als 1933 der Weltkongress in Köln stattfand,
waren die Arbeiter-Esperanto-Vereine bereits verboten, ihre Aktivisten verhaftet
oder im Untergrund. Ein kläglicher Versuch des Deutschen Esperanto-Bundes,
sich mit dem Nazi-Regime zu arrangieren, scheiterte. 1935 wurde
öffentlicher Unterricht, 1936 Esperanto gänzlich verboten.
Esperanto-Kongresse in Hamburg
Der 34. Deutsche Esperanto-Kongress fand
im Curio-Haus vom 19. bis 21.Mai 1956 statt. Ihn organisierte der
Esperanto-Verein Hamburg unter dem LKK-Präsident Heinrich Wielgus. Es
war in Hamburg der erste Kongress nach dem Krieg zum 50jährigen
Jubiläum des Deutschen Esperanto-Bundes.
Der 45. Deutsche Esperanto-Kongress fand
zwischen dem 12 und dem 16. Mai 1967 im Hamburg-Haus Eimsbüttel
statt. Die Jahreshauptversammlung wählte zum neuen Präsidenten
des DEB: Dr. Werner Bormann.
Der 59. Internationale Esperantokongress fand
vom 27. Juli bis zum 3. August 1974 im Kongresszentrum CCH statt. Er
wurde berühmt wegen der lebhaften Diskussionen und den fast
vollständig neuen Vorstand unter Humphrey Tonkin.
Der 64. Deutsche Esperanto-Kongress war im
Hotel Norge vom 16. bis 19. Mai 1986.
Der 84. Deutsche Esperanto-Kongress war im
Hotel Panorama vom 25. bis 28. Mai 2007.
Das eigene Vereinshaus
Seit ihrer Gründung tagten die Hamburger
Esperanto-Vereine in vielen verschiedenen Lokalen, wechselten teilweise von
Woche zu Woche. Einige Tagungsorte blieben über längere Zeit erhalten:
Pöseldorf-Restaurant, Marinehof, TuS-Heim und Hamburg-Haus Eimsbüttel.
1976 konnten dann Räume in Langenfelde gemietet werden. Die ehemalige
Kantine einer Brotfabrik bot die Möglichkeit, ein Klubhaus mit eigener
Küche einzurichten. Durch diese Erfahrung mit der eigenen Bewirtschaftung
gestärkt, wagte es der Esperanto-Verein Hamburg 1978, das Risiko einzugehen,
ein eigenes Haus zu kaufen. Das Esperanto-Haus wurde 1979 eröffnet. Zu Beginn des neuen Jahrtausends
erwies es sich als immer schwieriger das Haus zu bewirtschaften, bis es im August 2008 verkauft
werden musste um den Verein nicht zu ruinieren.
|
El la historio de Esperanto en Hamburg
Fondokunveno
La 19an de Majo 1904 estis fondita Esperantista Grupo
Hamburg - Altona (la grandurbo Altona apartenis al Prusujo, ne al Hamburg).
La nomon de la klubo oni ŝanĝis, ĉar post fondiĝo de aliaj kluboj, la
9an de Oktobro 1909 al Unua Esperantista Grupo de Hamburgo-Altona.
Felix Epstein en 1974 skribis la sekvan retrospektivon
(mallongigita):
... Estis la 19a de Majo 1904, kiam kelkaj malmultaj
interesuloj pri la demando de la Internacia Lingvo kunvenis, por diskuti
kaj propagandi tiun ideon, inter ili troviĝis la kuracisto D-ro Eduard Mybs,
antaŭe fervora Volapükisto, kiu same kiel multaj aliaj, post la apero
de Esperanto, estis transirinta al tiu nova sistemo. Dank' al siaj lingvaj
fakkonoj kaj sia ege simpatia bonhumoro li facile sukcesis, tuj fondi unuiĝon
kies prezidanto li fariĝis. Jam baldaŭ komenciĝis ampleksa korespondado
kun samideanoj en aliaj landoj, kompreneble ankaŭ kun D-ro Zamenhof, kaj
kiam li partoprenis en 1905 la Unuan Internacian Kongreson en Bulonjo, lia
nomo jam estis tre konata. Tie ĉeestis ankaŭ kelkaj aliaj Esperantistoj
el Germanio, kiuj tie preparis la fondon de Germana Esperanto-Asocio, kiu
estis inaŭgurita en 1906 en Brunsvigo. En la sama jaro okazis la 2a Universala
Kongreso en Ĝenevo, pri kiu D-ro Mybs raportis en Hamburgo loka gazeto.
Tiu artikolo instigis min tuj lerni Esperanton. La franco René
Ladevèze, loĝinta en Hamburg, kaj mi baldaŭ fariĝis sekretarioj
de D-ro Mybs kiu kiel vicprezidanto de la Akademio, prezidanto de G.E.A.
kaj de la Hamburga grupo estis ege ŝarĝita de laboro. Krom siaj preskaŭ
ĉiun dimanĉon okazintaj propagandprelegoj en najbaraj lokoj li gvidis kursojn
kaj publikigis multajn artikolojn. En 1908 li kunorganizis kaj prezidis la
4-an Universalan Kongreson en Dresden.
Zamenhof en Hamburg
La 12an de Septembro 1910 L. L. Zamenhof per ŝipo alvenis
en Hamburg, kiam li revenis de la sesa Internacia Kongreso en Washington.
Pro tiu okazo la Hamburgaj Esperantistoj invitis al festkunveno, dum kiu
oni omaĝis al la "Majstro". La partoprenintoj raportis pri la kongreso, pri
sukcesoj en Brazilo kaj pri konkurso pri Esperanto en ekonomio, kiun gajnis
Hamburgano W. A. Vogler, kiu redaktis la Komercan Bultenon, suplemento
de Esperanto (organo de UEA).
Kongreso 1931
Pentekoston en la jaro 1931 okazis la Germana
Esperanto-Kongreso en Hamburg. Ĝi estis jubilea kongreso, ĉar GEA festis
25 jarojn de sia ekzisto. Oscar Bünemann, Felix Epstein, Hans Schütt
kaj multaj aliaj organizis tiun kongreson en tempo de ekonomia krizo, kiu
ĝenis la evoluon de ĉia kultura movado. El 30.877 organizitaj Esperantistoj
en la jaro 1928 nur restis en 1930 la timige malalta nombro de 6.258 membroj
en GEA kaj LEA. Malgraŭ malfacilaĵoj la Hamburgaj Esperantistoj sukcesis
instigi la urban turisman varbcentron, eldoni luksan prospekton pri la urbo
kaj bonaj fotoj (supozeble okaze de la Germana Esperanto-Kongreso).
Persekutado
La laborista Esperanto-movado (GLEA) jam tuj ĉe la komenco
de la Nazia reĝimo en Marto 1933 estis malpermesita, kune kun la ĝenerala
malpermeso de la politikaj, sindikataj kaj kulturaj laboristaj organizoj.
Multaj laboristaj Esperantistaj funkciuloj estis arestitaj kaj kondamnitaj.
La neutrala movado havis la ŝancon ankoraŭ vegeti kelkajn jarojn. La Universala
Kongreso en Köln 1933 staris sub la aŭspico de la Nazioj. Ili intencis
eluzi tiun kongreson same kiel la Olimpikajn Ludojn en 1936 por mistifiki
la mondon pri la veraj celoj de Naziismo. Post la malpermeso de ĉia
Esperanto-agado en 1936 kelkaj aktivaj Hamburgaj Esperantistoj kaŝe renkontiĝis
- malgraŭ la danĝero esti arestitaj - en malantaŭaj ĉambroj de kafejoj
aŭ hotelo kaj tenis kontakton al eksterlando pere de Esperantistaj maristoj
kiuj konterbandis materialon.
La rekonstruo
Multaj aktivaj Esperantistoj en Hamburg tuj post la fino
de la dua mondmilito daŭrigis la Eperanto-laboron. Inter alie multege kaj
eĉ ofereme laboris Ocar kaj Elisabeth Bünemann, Paul Bünemann,
Felix Epstein, s-ro Degenkolbe, Walter Behrmann, Hermann Theobald, Oskar
Peters, August kaj Edith Weide, Hans Schütt, Helene Janda, kaj Josef
Kühnel. En Novembro de 1945 la Brita Armea Administracio permesis fondi
kulturajn klubojn, do ankaŭ eblis fondi Eperanto-klubon. Unue oni elektis
la nomon Hamburga Esperantosocieto, kiun oni poste ŝanĝis al Hamburga
Esperanto-Societo. La Britaj aŭtoritatoj postulis politikan senŝarĝecon
de la prezidanto de ĉiu klubo. La Hamburgaj Esperantistoj povis pruvi tion
por ĉiuj estraranoj. En la nova societo kunlaboris iamaj anoj el la diversaj
antaŭmilitaj grupoj, sen diferenco ĉu ili estis en Neutrala Movado aŭ en
Laborista Asocio. La ĉefa celo post la milito estis, per Esperanto servi
al la paco, kaj pli forte defendi la pacon ol okazis antaŭe. Per multaj prelegoj
la Esperantosocieto informis pri Esperanto kaj multaj homoj partoprenis en
kursoj. En 1947 ekfunkciis koresponda Esperanto-lernejo. La Polica Prezidanto
en Hamburg 1948 permesis al policistoj, dum la deĵora tempo lerni Esperanton
kaj zorgi pri eksterlandaj vizitantoj, kiujn oni eĉ povis loĝigi en polica
kazerno en Altona. Preskaŭ 150 gepolicistoj lernis Esperanton, el kiuj 60
post ekzameno rajtis porti sur la uniformo rubandon kun surskribo Esperanto.
Dum ekspozicioj kaj kongresoj la policistoj servis kiel interpretistoj. Inter
aliaj estis tiuj gepolicistoj: August Weide, Hella Lanka, Heinrich Wielgus,
s-roj Flemming, Dahl, Wolpers, Schickschneit, Wortmann kaj Welf Toussaint.
En 1951 la Antaŭkongreso de la Universala Esperanto-Kongreso en München
okazis en Hamburg. Multaj Esperantistoj el Skandinavio survoje al München
partoprenis en la aranĝo. La Hamburga Senato akceptis grupon el la
partoprenantoj en la urbodomo.
Esperanto-Kongresoj en Hamburg
La 34a Germana Esperanto-Kongreso okazis en
Curio-Haus de la 19a ĝis 21a de Majo 1956. Organizis ĝin la klubo
sub la LKK-prezidanto Heinrich Wielgus. Estis la unua kongreso en Hamburg
post la milito. Estis la 50jariĝo en GEA.
La 45a Germana Esperanto-Kongreso okazis inter
la 12a kaj la 16a de Majo 1967 en Hamburg-Haus Eimsbüttel. La
jarĉefkunveno elektis novan Prezidanton de GEA: D-ro Werner Bormann.
La 59a Universala Kongreso de Esperanto okazis
de la 27a de Julio ĝis 3a de Aŭgusto 1974 en la kongrescentro (CCH) de Hamburg.
Ĝi fariĝis fama pro la viglaj diskutoj kaj la preskaŭ komplete nova estraro
de UEA sub Humphrey Tonkin.
La 64a Germana Esperanto-Kongreso okazis en
Hotel Norge de la 16a ĝis 19a de Majo 1986.
La 84a Germana Esperanto-Kongreso okazis en
Hotel Panorama de la 25a ĝis 28a de Majo 2007.
La propra klubejo
Depost siaj fondiĝoj la Hamburgaj Esperanto-societoj
kunvenis en multaj diversaj lokoj (gastejoj, restoracioj kaj publikaj domoj),
kelkfoje la lokoj ŝanĝiĝis eĉ de semajno al semajno. Delonge oni sopiris
konstantan renkontiĝejon. Do oni fondis en 1962 la "Brikokason" laŭ la iniciato
de Frank Kunze, por iam ne plu devi serĉi ian gastejon, kie la klubo
renkontiĝu. Unu "briko" kostis 5 markojn kaj preskaŭ ĉiuj membroj
partoprenis.
En Decembro de 1974 estis fondita la fondusa societo
Esperanto-Centro Dr. Zamenhof por aĉeti domon por internaciaj
renkontiĝoj en Germanio. Tiu entrepreno montriĝis tro ampleksa kaj do en
1978 oni likvidis la kason.
Tamen en 1976 oni luis iaman kantinon de panfabriko en
Langenfelde. Tie oni instalis kuirejon kaj mem faris la gastejajn
servojn. La enspezoj de tio sufiĉis por pagi la luprezon.
En Februaro 1978 neatendite montriĝis, ke la najbara
domo de ges-roj Wielgus estus taŭga klubejo por la Hamburga Esperanto-Societo.
La iama lavejo ne plu estis uzata dum kelkaj jaroj. Oni eltrovis, ke la posedanto
ankoraŭ ne sukcesis vendi ĝin, ĉar ĝi ne estis interesa por ekonomie planata
aĉetanto pro la malpermeso, havi pli ol nur unu etaĝon. Por la
Esperanto-Societo sufiĉis la grandeco de la domo, kaj la prezo de DM 120.000
estis relative malalta malgraŭ la centra situo en la urbo. Dum nur kelkaj
monatoj la membroj de Hamburga Esperanto-Societo kolektis inter si sumon
de DM 63.000 por la nova domo, kiu kune kun la "Brikokaso" donis financan
bazon de DM 75.000, al kiu eblis ricevi krediton de banko por aĉeti la
domon.
Tiel Hamburga Esperanto-Societo fariĝis posedanto de
propra klubejo, kiu estis solene enaŭgurita en Majo 1979. Komence de la nova
jarmilo montriĝis pli kaj pli malfacile mastrumi la domon ĝis oni devis
vendi ĝin en Aŭgusto 2008 por ne ruinigi la societon. |